Die Homepage von Frank Kasper - La hempagino da Frank Kasper - La interretaj informoj de Frank Kasper

Mia biografieto


Bild "http://www.fkasper.de/kategorien/00_Willkommen/dateien/mondo.gif"Pri sin memBild "http://www.fkasper.de/kategorien/00_Willkommen/dateien/mondo.gif"



Mi nomiĝas Frank Kasper kaj mi naskiĝis en la jaro 1960. Mi loĝas kaj laboras en Nurenbergo en Mez-Frankonio en Germanio.
Ekde multaj jaroj mi ege volonte vojaĝas kaj konatigas fremdajn kulturojn.
Pro tio mi ellernis la mondhelplingvon Ido en la jaro 1972 kaj la internacian lingvon Esperanto en la jaro 1997. Ambaǔ lingvoj pro ĝia internacia konstruo apartenas al la plej facile ellerneblaj lingvoj de la mondo.
Per Esperanto kaj Ido mi konatiĝis kun multaj afablaj geamikoj en multaj landoj en la mondo kaj kelkajn de ili mi eĉ vizitis en iliaj hejmlandoj.
Estas ege agrabla sentimento por mi scii, ke mi havas geamikojn en la tuta mondo, kun kiuj oni povas interkompreniĝi per komuna lingvo.
Mi estas membro ĉe la monda Esperantoorganizo UEA, ĉe la Germana Esperanto-Asocio, ĉe la Bavara Esperanto-Ligo r.a., ĉe la plej unua Esperanto-Grupo de la mondo en Nurenbergo, ĉe la monda Idoorganizo ULI kaj ĉe la Germana Ido-Asocio r.a..
Momente mi eĉ kunlaboras en la estraro de la Bavara Esperanto-Ligo r.a. kiel tria prezidanto kaj protokolanto kaj en la estraro de la Germana Ido-Asocio r.a. kiel prezidanto.


Mi nun deziras al vi multan ĝojon e la legado de miaj informoj pri Esperanto kaj la Esperantogrupo de Nurenbergo kaj pri Ido kaj la Germana Ido-Asocio kaj mi ege ĝojus, se mi vekigis vian intereson por la lingvoj internaciaj.


moziloCMS 1.11.2 | Sitemap | Letzte Änderung: La interreta loko de Frank Kasper (28.02.2010, 09:43:30)